La nova maldekstro aŭ novmaldekstrismo estis vasta politika movado, ĉefe en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, konsistante el aktivuloj en la okcidenta civilizo, kiuj batalis por multaj emancipadaj kaj sociaj celoj, ekzemple homaj kaj politikaj rajtoj, feminismo, gejaj rajtoj, abortaj rajtoj, ŝanĝo de seksaj roloj kaj drog-regularaj reformoj.[1] Kelkaj konsideris la novan maldekstron kiel reago kontraŭ la antaŭaj marksistaj kaj sindikataj movadoj por socia justeco, kiuj koncentriĝis je dialektika materialismo kaj klasbatalo, kvankam aliaj konsideris la movadon kiel daŭrigo kaj revitaligo de tradiciaj maldekstrismaj celoj.[2][3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search